Après une courte
escale à New Dehli, nous avons finalement atterri à Katmandou. Je dis finalement,
car avec trois quarts d’heure de retard et… un peu d’inquiétude. Parce que, au
moment de toucher le sol, notre avion, quelque peu secoué, a remis les gaz pour
refaire le tour complet de la ville, sans doute à cause de turbulences. En
effet, l’aéroport de Katmandou se trouve dans la vallée du même nom située
entre l’Himalaya au Nord et la chaîne du Mahabharata Lekh au Sud qui culmine
« seulement » à 4500 m. Pas facile d’accès donc…
Nos amis, Rajani,
Narendra et Prakash, nous attendaient à l’aéroport pour un accueil traditionnel,
tel que vous pouvez le voir sur les images.
La traversée de
Katmandou dans un petit taxi à travers l’inénarrable trafic de véhicules divers
et de bestiaux nous replonge tout de suite dans l’ambiance joyeuse et colorée
que nous avions connue il y a sept ans. Il faut juste un peu serrer les fesses
quand on rencontre un camion dans une ruelle…
Arrivés à la maison
de Rajani et Narendra, d’autres amis nous attendaient, Poshraj et sa femme,
Krishna (qui a bien grandi) et sa maman Rita qui nous a apposé le traditionnel tika
de bienvenue sur le front ainsi que les pétales de fleurs sur la tête.
Quel grand bonheur de
se retrouver là !
Post mallonga halto
en Nov-Delhio, ni fine surteriĝis en Katmanduon. Fine, ĉar post tri-kvarona
malfruiĝo, kaj… iom da maltrankviliĝo. Fakte, ĵus antaŭ ol tuŝi la grundon, nia
iom skuita aviadilo reakceligis siajn motorojn por denove rondiri ĉirkaŭ la
tuta urbo, probable pro aerturbuladoj. La flughaveno de Katmanduo fakte situas
en la samnoma valo, inter Himalajo norden kaj la montoĉeno de Mahabharata Lekh
suden, kiu kulminas je « nur » 4500 m. Do, ne facile alirebla…
Niaj geamikoj,
Rajani, Narendra kaj Prakaŝ atendis nin en la flughaveno por akcepti nin
laŭtradicie, kiel videblas sur la bildoj.
La veturado en
Katmanduo en malgranda taksio tra la nerakontebla trafiko de ĉiuspecaj
veturiloj kaj bestoj tuj replonĝigis nin en la ĝojan kaj kolorplenan etoson,
kiun ni jam konis antaŭ sep jaroj. Nur necesis iom premi al si la gluteojn,
kiam ni renkontas ŝarĝaŭton en mallarĝa strato…
Alvenintaj ĉe la domo
de Raĝani kaj Narendra, aliaj amikoj atendis nin, Poŝraj kaj lia edzino, Kriŝna
(kiu multe kreskis), kaj lia patrino Rita, kiu tradicie kaj bonvenige
surfruntigis al ni tikaon kaj surkapigis florpetalojn.
Kia granda plezuro
retroviĝi denove tie-ĉi !
Saluton karaj nepalaj kj francaj geamikoj.
RépondreSupprimerDum baldau pli ol unu monato, kun intereso ni sekvas vin pashon post pasho. Tiu mirinda vojagho permesas al ni sekvi viajn diversajn etapojn ene de iu tute nekonata lando. Por ni tagon post tago ni malkovras tiun tute apartajn morojn.
Ni amike salutas vin
Jean kaj Raymonde