Les rues de Katmandou
sont un spectacle en soi, car une grande partie de la vie s’y déroule.
Outre la multitude de
petites boutiques dont certaines nous semblent tout à fait improbables, de
nombreux commerçants ambulants venus du sud du pays proposent aussi, à pied ou
à vélo, qui des pommes, qui des choux-fleurs et des noix de coco, mais aussi
leurs services, tels ces fabricants de couvertures népalaises en coton.
La katmanduaj stratoj
ja estas mem spektaklejo, ĉar granda parto de la vivo sur ili okazas.
Al la miriado da
butiketoj, el kiuj kelkaj el ili aspektas por ni tute neverŝajnaj, aldoniĝas krome
multombraj itinerantaj komercistoj el la suda landparto, kiuj proponas, kaj
piede, kaj bicikle, ĉu pomojn, ĉu florbrasikojn kaj kokosojn, sed ankaŭ siajn
servojn, kiel ekzemple tiuj fabrikantoj de nepalaj litkovriloj el kotono.
Au bout d’un certain
temps, plus rien ne nous étonne, du bouc qui tire tranquillement sur sa longe à
la vitrine du boucher, au commerçant de réfrigérateurs d’occasion, en passant
par l’échoppe vendant exclusivement des œufs.
Post iom da tempo,
nenio plu mirigas nin, nek tiu virkapro kviete tiranta sian rimenon ĉe la
montrofenestro de buĉisto, nek la komercisto de brokantaj fridujoj, eĉ nek pli
tiu butiko, kie vendiĝas nur ovoj.
Les fruits et
légumes nous sont en grande partie inconnus et les pharmacies miniatures peu
digne de confiance, mais partout nous sommes accueillis avec le sourire et le
« namasté » de bienvenue, par des yeux curieux de comprendre pourquoi
des « Américains » s’intéressent à eux. Car pour la plupart des gens
d’ici, tout occidental est un Américain…
Fruktoj kaj legomoj
plejofte estas de ni nekonataj kaj la miniaturaj apotikoj ne fidindaj, sed ĉie
oni akceptas nin per rideto kaj la bonveniga « namaste », ankaŭ per
okuloj, kiuj scivolemas kompreni kial « usonanoj » interesiĝas pri
ili. Ĉar por plejparto el la tieuloj, ĉiu okcidentulo nepre estas usonano…
A propos
d’Américains, il doit y avoir devant les échoppes de la ville plus de panneaux
de réclame pour « Coca-Cola » que d’étoiles dans le ciel.
Koncerne usonanojn,
verŝajne videblas ĉe la butikoj de la urbo pli da reklamtabuloj por
« Coca-Cola », ol da steloj en ĉielo.
A chaque recoin et
angle de rue, ce sont les temples, petits et grands, parfois minuscules, qui
font l’exotisme et l’animation des quartiers. L’encens y brûle, les poules y
courent et les chiens s’y prélassent, les passants s’y recueillent un instant,
les enfants malicieux nous expliquent : ici Hanuman, le dieu singe, ici le
taureau Nandi, la monture de Shiva…
Je ĉiu placeto kaj
stratangulo, temploj, grandaj kaj malgrandaj, eĉ kelkfoje ege malgrandaj, igas
la kvartalon ekzotike fremda kaj vivoplena. Tie brulas incenso, kuras kokinoj
kaj dormas hundoj ; tie pasantoj dummomente preĝas, geknaboj klarigas al
ni : jen Hanumano, la simio-dio, jen Nandio, la vehiklo de Ŝivao…
Hier soir, nous avons
poussé la promenade jusqu’au parc de la Conque d’Or, un des poumons verts de
Katmandou. On y vient pour pratiquer le sport, se reposer, mais également pour
les rendez-vous amoureux, bien qu’au Népal une grande partie des mariages
soient encore arrangés. Et bien entendu, le parc a aussi son temple. On y sonne
les cloches pour avertir les dieux de sa visite. Au Népal, la religion n’est
pas séparable de la vie quotidienne.
Hieraŭ vespere, ni
promenis ĝis la parko de la Ora Konko, unu el la verdaj pulmoj de Katmanduo.
Tien oni venas por praktiki sporton, ripozi, sed ankaŭ por rendevue amindumi,
kvankam en Nepalo geedziĝoj estas ankoraŭ plejparte antaŭaranĝitaj. Kaj
kompreneble, la parko havas sian templon. Ties sonorilojn oni batas por averti
la diojn pri sia vizito. Ĉar en Nepalo, religio ne estas dispartigebla de la
ĉiutaga vivo.
Ces promenades dans
le quartier sont un plaisir sans cesse renouvelé.
Tiuj promenadoj tra la kvartalo estas neelĉerpebla plezuro.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire