Je trideko da
kilometroj for de la ĉefurbo, ĉe la kunfluejo de du sanktaj riveroj, Rosi kaj
Punyamati, la urbeto Panauti estas unu el la plej malnovaj de la tuta
lando.
Elle a su garder
jusqu’à présent son architecture médiévale typiquement newar et un style de vie
rural et paisible au fil des saisons, et ici, comme dans tous ces villages,
l’accueil est chaleureux.
Ĝi plu konservis ĝis
nun sian mezepokan arkitekturon tipe nevaran, kaj laŭsezone, kamparecan
trankvilan vivostilon, kaj tie, samkiel en
ĉiuj tiuj vilaĝoj, la akcepto estas bonkora.
Bien que plus modeste,
comme à Patan et Bhaktapur, l’esplanade des temples se situe en dehors des
petites rues du quartier d’habitation.
Kvankam pli malvasta,
la placego de la temploj, kiel en Patan kaj Bhaktapur, situas ekster la
kvartalo de la loĝdomaj stratetoj.
Panauti n’a, en
comparaison avec d’autres villes, que peu souffert du dernier tremblement de
terre.
Kompare kun aliaj
urboj, Panauti nur malmulte difektiĝis pro la lasta tertremo.
En allant déguster
notre thé traditionnel, nous avons rencontré un français qui fut étonné de nous
entendre parler ensemble en espéranto, et il s’est promis de s’y intéresser à
son retour.
Kiam ni iris por
trinki nian kutiman teon, ni renkontis francon, tute mirigitan aŭdi nin
kunparoli Esperante, tiel ke li promesis al si pli fosi la aferon post sia
reveno.
Voilà la meilleure
des publicités pour notre langue, montrer son application pratique dans la vie
courante et internationale !
Ĉu ne plej bona
maniero reklami pri nia lingvo, montrante ties praktikan uzeblecon en ĉiutaga
kaj internacia vivo ?
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire